← Reen al N

PIV · 11076

★not/i

not/i (tr)
Skribi ie mallongan resumon, por ne forgesi: noti la daton de rendevuo, la tagon de alveno, la elspezojn de vojaĝo, la dimensiojn de aĉetota kadro; mi notos sur la pasporton, kiel ĝia posedanto kondutis Z; notu en la kamentubo Z (f, pri iu malaperinta); notu, ke mi venos je la kvina.
(f) Zorge konservi en la memoro: la estraro […] notas al si en la cerbo Z; notu al vi tiun konkludon en la kapo Z, en la memoro Z; ni notos nur tion, ke […] Z. observi, rimarki.
noto
Mallonga memoriga enskribo: (la lanterno) povas doni al tiu diversajn notojn pri pluvo k malbonvetero, de kiu flanko blovas la vento Z; fari noton pri evento, adreso, vizito; li parolis du horojn sen notoj; kompari siajn notojn (pp du observintoj); presigi notojn pri lingvo internacia Z; diplomatia noto (de registaro al sia ambasadoro).
Mallonga klarigo aŭ rimarko ĉe loko de libro, teksto ktp: manskribitaj notoj; eldono kun notoj; filologiaj, tekstostarigaj, historiaj, biografiaj notoj.
𝅘𝅥𝅰 Signo, lokita sur muzika liniaro, por montri la altecon k daŭron de la tono: plena noto.
Taksado de ies laboro, konduto ks: ni sukcese ekzameniĝis k efektive ricevis la plej altajn notojn Z; tiuj, kiuj havis la noton «tre bone» aŭ «bonege» ricevis […], sed tiuj kiuj havis «meze bone» aŭ «ne tute bone» devis Z […]; ciferaj notoj; la noto «kvar» signifas «bone», la noto «kvin» (plej alta noto) signifas «bonege» Z.
(f) Aparta distingiga eco aŭ nuanco: lia stilo havas tre personan noton; tio portis funebran noton en la ĝojan feston.
notaro. Tuto de la notoj, vortaj aŭ ciferaj, donitaj al lernanto dum la jaro, en unu ekzameno kc.
noteto. Tre mallonga noto.
notinda. Inda, ke oni notu ion pri ĝi: notinda evento, parolado.
duonnoto, kvaronnoto, okonnoto 𝅘𝅥𝅰 Muzika noto, kies daŭro estas la duono ktp de la plena noto.
prinoti. Komentarii 1: libro prinotita de Dro N.; la prinotado estas ordinare limigita de la permesita paĝonombro.
gamnoto = toniko.
memornotoj. Dokumento, prezentanta neoficiale la staton de demando, la enhavon de kontrakto, la ĉefajn punktojn de komerca letero ktp.
muziknoto. Noto 3: la muziknotoj estas nomataj A, B, C, D, E, F, G; la solfeĝaj notoj estas do, re, mi, fa, sol, la, si.
piednoto. Noto, presita ĉe la malsupro de paĝo.
plannotado Skizado de la plano, farita sur la tereno mem, kun indiko de la diversaj mezuroj.