PIV · 11167
★observ/i
★observ/i (tr)
1 Rigardi kun daŭra atento, por esplori: tie oni plej bone povas observi sian propran rapidecon Z; observi la astrojn B; observi ies agojn B; mi kun la infanoj speciale observos vin Z; matronoj, kiuj observas, ke oni kondutu bonorde Z; observu bone, kiu venas!. ☞ konsideri, ekzameni.
2 Ĝuste fari tion, kio estas postulata, ordonita, preskribita: observi disciplinon Z, principon Z, programon Z, regulon Z, leĝon X, la Interligon X, instruon X; por la ĉefa festeno ni devas observi plej severan elekton Z; observi la morojn de la patroj X; se ni observos plenumi ĉi tiun tutan ordonon X; tiu ordono de la estraro ne multe estis observata Z; en ĉi tio, kiel en ĉio alia, devas esti observata la deca mezuro Z; tiun ĉi fojon almenaŭ la rito estis observita. ☞ obei, plenumi, sekvi, konformiĝi.
observo. Ago observi k ties rezulto: fari astronomiajn observojn; kolekto da observoj pri la tifoida febro; studo pri kala-azaro surbaze de 20 observoj.
observado. Ago de tiu, kiu observas:
1 la observado de la preterpaso de la sovaĝa armeo Z; posteno de observado; la observado de la suno, de malsanulo; homo sub polica observado;
2 severa observado de la regularo.
observanto
1 Homo, kiu observas: la fenomeno aperis al la observanto, kiel serio da nigraj makuloj; li estis observanto de strangaj ritoj.
2 Persono, kiu ĉeestas konferencon, asembleon ks, sed ne havas la plenajn rajtojn de partoprenanto: pluraj ŝtatoj sendis observantojn al la packonferenco; Svislando ne estas membro de UN, sed havas statuson de observanto; malgrandaj Landaj Asocioj havas observantojn en la komitato de UEA.
3 Σ Sendito de neŭtrala organizo aŭ ŝtato, de UN ks, kiu kontrolas la plenumon de batalhalto aŭ armistico, la okazigon de baloto ks: la registaro invitis diverslandajn observantojn al la balotoj M.
observisto. Maristo, komisiita observi de sur iranta ŝipo.
observigi. Fari, ke iu observu (regulon ks), aŭ ke io estu observata.
kaŝobservi. Spioni, gvati.