← Reen al E

PIV 2020 · 3677

★ekzamen/i

ekzamen/i (tr)
Zorgeme rigardi, detale esplori: ekzameni demandon, problemon, aferon; ekzameni ne devigas preni Z; ne ĉion oni devas severe ekzameni Z ( okulo); ekzameni per la rigardo Z; mi ĉiun bonorde ekzamenatan k leĝe voĉdonitan decidon akceptos Z. inspekti, kontroli, priserĉi.
Provi per demandoj la sciojn de kandidato: la kandidato estis ekzamenita pri kemio; por pruvo, oni lin ekzamenu denove Z; la ekzamenanto k la ekzamenatoj.
Pridemandi (akuziton): sub turmentegoj oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano Z. torturi.
ekzameno
Detala esploro: sub la ekzameno de tiuj akraj okuloj, ŝi ruĝiĝis; biokemia, radioskopia, ginekologia ekzameno.
Kontrolo de la scioj de kandidato: stariĝi al la ekzameno Z; sukcesi, malsukcesi en la ekzameno Z; trapasi ekzamenon Z; submeti iun al ekzameno Z; objekto de la ekzameno; enira, elira ekzameno.
ekzameniĝi. Trapasi ekzamenon: li ekzameniĝis k ne sukcesis Z; iri ekzameniĝi Z.
ekzameniĝo. Stato de tiu, kiu estas ekzamenata: fari sian ekzameniĝon Z; la nova atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado Z.
memekzameno. Intima ekzameno de sia propra konscienco.
rekrutekzameno Medicina k sociala ekzameno de la rekrutoj, por elimini tiujn, kiuj ne kapablas fari militservon.