← Reen al T

PIV · 15841

tortur/o

tortur/o
Kruela turmento, uzata aŭ por eltiri konfeson aŭ por puni: mi vin ne submetos al korpa puno aŭ al torturo Z; la torturo per akvo, per elektro; oni tiel volonte kredus, ke la torturo estas historia forgesitaĵo!.  torturbenko.
(f) Kruela turmento, fizika aŭ morala: la torturo de la soifo en la dezerto.
tortur9i (tr) Submeti al torturo: ili mortigis milojn da Hebreoj, aŭ torturis ilin Z.
torturado. Konstanta uzo de torturoj.
torturejo. Ejo, destinita al torturado.
torturilo. Objekto, uzata por torturi.
torturisto. Homo, kiu praktikas torturadon.