PIV · 16158
★turment/i
★turment/i (tr)
1 Kaŭzi al iu grandajn korpajn suferojn: eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas Z; malbonaj infanoj amas turmenti bestojn Z; ŝin terure turmentis la frosto Z; se malsato turmentas, lupo timon ne sentas Z; la kuloj ankoraŭ ne turmentas B. ☞ torturi, martirigi.
2 Kaŭzi al iu grandajn moralajn suferojn: kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas Z; nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas k ŝuldoj turmentas Z; mia farto komencis multe turmenti min Z; la suferoj de la malsanuloj tro multe min turmentis Z; ili turmentas min per sia insistado Z; mi ne povas traelporti, kiam vi tiel turmentas mian paciencon Z; tro da bono ne turmentas Z; la konscienco lin ne turmentas Z; turmentu min per teruraj sonĝoj! Z; ha, kiel mi estas turmentata! Z; turmentita per konstantaj duboj Z; orfoj, vidvinoj, prematoj k turmentatoj plore krias al li Z.
3 = torturi.
turmento. Tio, kio turmentas: ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la plej profunda el miaj turoj? Z; la turmento rompiĝu sur mia fiereco! Z; mi plu ne povas elteni tiun turmenton de la atendado, de amo rifuzita.
turmenta. Tia, ke ĝi turmentas:
1 Satano frapis Ijobon per turmentaj abscesoj X; suferoj turmentaj Z;
2 post longa turmenta sonĝo Z; sed ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? Z; forpuŝi ion tro pezan, tro turmentan por sia koro Z;
3 la sinjoro estas arestata, turmente pridemandata Z; oni faris al mi turmentan proceson Z.
turmentado. Ago de iu, kiu turmentas: turmentado de iu al iu; mi faras miraklojn en la turmentado Z.
turmentadi. Daŭre aŭ ripete turmenti: ĝis kiam vi turmentados min per paroloj? X; tre ofte turmentadis min la penso, ke mi ne havas la moralan rajton […] Z.
turmentiĝi, turmenti sin. Elmeti sin al turmentoj:
1 ili devis tie, malsekaj k lacaj turmenti sin per la laboro ĝis malfrue en la nokto Z; ĉu vi volas turmentiĝi per ŝovelilo k terbatilo pro peco da seka pano? Z; jam tri plenajn monatojn mi turmentiĝas en tiu ĉi malluma subtera arkaĵo Z; kiel gravedulino turmentiĝas k krias en siaj doloroj X;
2 ne turmentiĝu pri via ŝuldo al mi.
elturmenti
1 Turmentadi ĝis elĉerpiĝo de la forto: per senĉesa enloĝigado de soldatoj li tute nin elturmentis Z; mi estas tre laca k elturmentita B.
2 Akiri per turmentoj: la pfenigoj kiujn li elturmentis de vi Z.