← Reen al T

PIV 2020 · 16159

★turn/i

turn/i (tr)
Rotacie movi objekton ĉirkaŭ ĝia propra akso: turni la radon de puto; turni ŝlosilon en la seruro; turni la kapon dekstren; leporoj k kunikloj estis turnataj sur rostostango Z; la besto falis teren kun la nuko morte turnita B; Oresto (turnita al la scenejo) Z; (analoge) turni la paĝojn de libro B; turni krankon; turni la teron (per ŝpato); li turnas la manon ĉirkaŭ la frunto Z; turni la polarizan ebenon ( ĝiri 4); (f) turni al iu la kapon (doni impreson de vertiĝo); se nur ni ne turnos al ni la kapon Z (se ni restas serenaj, sobraj); li estis belulo k turnis la kapojn al la virinoj B (malsaĝigis ilin); ne turnu plu al mi la kapon! Z.
Fari, ke objekto aŭ estaĵo ŝanĝu sian direkton per ia rotacia movo: li turnis la portreton de la avo al la muro Z; la vento turnis la ventoflagon suden; turni posten la ĉevalon B; li turnas al li sian dorson Z; ŝi turnis la okulojn al la fenestro; la kongreso, al kiu estas turnitaj la okuloj de la mondo Z; (f) turni sian rigardon al io; turni la atenton sur tiun malfacilaĵon Z; mi turnas vian atenton, ke […] Z; turni vian atenton, ke mi skribis Z; turni k returni ideon en ĉiu direkto.
(f) Meti en novan formon, kondiĉon, staton: la edziĝo de la princo devis alporti al ŝi la morton k turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro Z; ĉi tiu mizera karno, kiun la tempo turnos en polvon. transformi, metamorfozi.
Surfilmigi per kamerao: turni filmon, scenon de filmo, la eksteraĵojn.
sin turni
Rotacie movi sian korpon: sin turni sur la kalkano Z; ŝi turnis sin al Marta Z; levinte la manon, li turnis sin al la kvar partoj de la mondo B; adiaŭ! turnu vin al mi k donu elkoran vorton de disiĝo! Z.
Alpreni novan direkton: tie la karavano turnis sin al la sudo; mi rigardis, ĉu la ventoflago sin turnas Z; turnu vin kontraŭ viaj veraj malamikoj!; (f) la fortuno povas forlasi nin, eĉ sin turni kontraŭ ni B; kontraŭ mi mem sin turnis mia ruzo.
Direkti al iu sian penson aŭ kredon: infano, kiu rapide turnas sin de la doninto al la dono Z; mi turnas min al vi kun peto Z; por ĉiuj informoj turnu vin al la delegito; kien ajn li sin turnos, li sukcesos X; kien vi vin turnos, ĉie malbone Z; ne turnu vin al idoloj! X; (analoge) mia voĉo sin turnas al la homoj X; lia atento baldaŭ sin turnis al ni.
turno. Movo de iu, kiu turnas ion: fari turnon de la ŝlosilo; kiel per turno de la mano ĉio forpasis Z (kun magia subiteco).
turna. Rilata al turno: turna povo de molekuloj; tio restos grava k turna momento en la historio de nia afero Z.
turnado. Serio da turnoj: la turnado de la rado de muelilo.
turnadi. Daŭre aŭ ripete turni: nur siajn okulojn ŝi povis turnadi ĉirkaŭen Z; la reĝo sin turnadis k returnadis antaŭ la spegulo Z; li sin kuŝigis k turnadis sin en diversaj flankoj, por trovi la plej bonan kuŝmanieron Z.
turnebla. Tia, ke oni povas ĝin turni: turnebla ponto; facile turnebla boato.
turniĝi
Moviĝi ĉirkaŭ sia propra akso: Tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso k rondiras ĉirkaŭ Suno; la radoj rapide turniĝis; pordo turniĝas sur sia hoko Z; la turbo turniĝis Z; la ŝipeto turniĝis ĉirkaŭ si mem Z; (f) mia kapo turniĝas Z.
Transformiĝi: demono povas turniĝi en anĝelon Z; li mortis k turniĝis en polvon Z; lia amo tuj turniĝis en malamon.
turniĝo. Movo de iu, io turniĝanta: ili malfermiĝadis k fermiĝadis laŭ la turniĝoj de la edzo Z; li povosciis fari ĉiaspecajn turniĝojn k moviĝojn en la akvo Z; mi ne rimarkis la vaporturniĝojn B.  turnomalsano.
turniĝadi
Multfoje turniĝi: la neĝo turniĝadis Z; nia tero turniĝadis en la maldensa aero Z; la sablo turniĝadis ĉirkaŭ li Z; la ŝipo turniĝadis tri aŭ kvar fojojn k pleniĝis de akvo Z; junaj fraŭlinoj turniĝadis en gaja danco Z.
Turnadi sian korpon en tordaj movoj: turniĝadi kiel serpento Z; li febre turniĝadis sur sia lito.
turnilo Ilo aŭ organo, servanta por turni ion: turnilo de fiŝkano. kranko.
turnita. Havanta ian direkton: li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten X; la randoj de la ĉinaj tegmentoj estas turnitaj supren Z.
ĉirkaŭturni. Aldoni maŝon en trikado, volvante la lanfadenon unu fojon ĉirkaŭ la trikilon.
deturni. Turni al alia flanko, direkto: de ĉiuj viaj abomenindaĵoj deturnu vian vizaĝon X; vi deturnas de mi vian rigardon, Amalio? Z; mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon Z; deturni la fluon de rivero; deturni iun de la ĝusta vojo.
deturni sin
Turni sian korpon en alia direkto: vi tremas, vi vin deturnas? Z.
(f) Turni sian penson aŭ kredon al alia objekto: timu Dion k deturnu vin de malbono X; mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj X; ŝi deturnis sin de sia devo.
deturniĝi
Iĝi deturnita: loĝu ĉe mi kelkan tempon, ĝis la kolero de via frato deturniĝos de vi Z.
Deturni sin: li simple faras al vi grimacon, kiam vi deturniĝas Z.
elturni sin, elturniĝi. Per lerta manovro eliri el (malfacilaĵo ks): neniom plu da mensogoj, ne elturniĝu!; mi ne konas situacion, el kiu li ne scius elturniĝi.
elturniĝo. Ago aŭ parolo, per kiu oni elturniĝas: jen bela elturniĝo, sed rekta respondo estus pli utila.
elturniĝema. Kapabla facile k rapide elturniĝi: elturniĝema ruzulo.
forturni. Turni for de: ili forturnos viajn filojn de Mi X.
forturniĝi. Sin turni for de: mia amato forturniĝis k malaperis X; teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj, ili forturniĝos X.
returni. Turni en la kontraŭa direkto: Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon X; ŝi sin returnis por rigardi la lumon Z.
returniĝi. Turni sin en kontraŭa direkto: de la parol’ de tiu viro mia koro subite returniĝis Z.
returne
En la kontraŭa direkto revenante al la deira punkto: Josuo iris returne hejmen X; ili flugadis en la turon k returne Z; li direktis la boaton returne Z; nun ni devas iri returne Z.
(f) Revenante al la antaŭa stato, posedateco: se vi volas ricevi returne la projektojn […] Z; li prenis la galoŝojn returne Z; ricevi returne la homan formon Z; mi iros returne al mia mizero Z.
returnebla. Tia, ke oni povas ĝin returni, inversigi: returnebla derivaĵo; ne returnebla termodinamika procedo.
sendeturne. Restante en la sama direkto: vin mi rigardados sendeturne Z.
transturni. Per turno fari, ke io prezentu sian transan flankon: transturni la paĝojn de libro.
akvoturniĝo. Loko, kie akvo rapide turniĝas: la akvoturniĝo de Taĥo volis vin engluti Z.
akvoturnuloj. Turbelarioj.
boltoturnilo Boltilo.
diskoturnilo. Aparato por aŭdigi ebonitajn aŭ vinilajn diskojn.
frontoturno Manovro, per kiu trupo ŝanĝas la direkton de sia marŝo, progresado, atako aŭ pafado.
kapturno Malsaneca sento pri nefirmeco en la spaco, k pri manko de ekvilibro, pro kiu ŝajnas turniĝi la objektoj ĉirkaŭ la malsanulo: havi Z, ricevi Z, senti kapturnon Z; sentigi kapturnon al iu Z; mi ricevas kapturnon, kiam mi nur suprenrigardas al li Z; (f) la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis simple kaŭzi kapturnon Z; liberigu la frunton mian de l’ kapturno, kiu sur glita vojeto min al la mortintoj tiras! Z.
kapturna. Kaŭzanta kapturnon: leviĝi ĝis kapturna alto; rigardi en kapturnan profundon Z; flugadi en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj Z; (f) ŝia mano leviĝadis k malleviĝadis kvazaŭ de ia kapturna penso Z; ia febra kapturna penso Z; kial meze en la kapturna feliĉego mi estas tiel malvarma? Z.
kapturniĝo. Kapturno: li ricevis kapturniĝon, kiam li pensis pri tio Z; meti iun en kapturniĝon Z.
parolturno. Dirmaniero. idiotismo.
sencoturno. Speco de vortludo, en kiu oni uzas unu saman vorton en du malsamaj signifoj.
sortoturno. Subita ŝanĝiĝo de ies sorto.
ŝraŭbturnilo = ŝraŭbilo.
ventoturno. Tia fenomeno, ke la vento rapide venas de alia direkto. ciklono.
vojturno. Loko, kie vojo ŝanĝas sian direkton.