PIV · 5804
helmint/o
helmint/o ♉ Kn de vermoj, kies plimulto parazitas en vertebruloj (inkl. homon): trematodoj, cestodoj, nematodoj.
plathelmintoj. Filumo (Platyhelminthes) de sencelomaj vermoj, ampleksanta la klasojn de turbelarioj, trematodoj k cestodoj.
helmintozo. Kn de la malsanoj kaŭzataj de helmintoj.
helmintologio. Studo de la helmintoj k de la perturboj, kiujn ili kaŭzas.