← Reen al V

PIV · 16549

★vertebr/o

vertebr/o (vertebra) Ĉiu el la ostoj, formantaj la vertebran kolumnon aŭ rakion: la homo havas inter 32 k 34 vertebrojn (7 kolaj aŭ nukaj, 12 torakaj, 5 lumbaj, 5 sakraj, 3 ĝis 5 kokcigaj). spondilito, spondilozo.
vertebra
Rilata al vertebroj: vertebra dislokiĝo; vertebra kolumno (tuto de la vertebroj, formanta la spinon k la vertebran kanalon, kiu entenas la mjelon: columna vertebralis).
Havanta vertebrojn: vertebra animalo.
vertebraro La vertebra kolumno aŭ difinita parto de ĝi: la lumba vertebraro; (f) la reto de la E-aj delegitoj estis la vera vertebraro de nia movado.
vertebruloj Subfilumo (Vertebrata) de ĥorduloj, ampleksanta ĉiujn animalojn kun interna vertebraro, t.e. fiŝoj vs, amfibioj, reptilioj, birdoj k mamuloj.
intervertebra Troviĝanta inter du vertebroj: intervertebra disko.
senvertebruloj Kn (Invertebrata) de ĉiuj animaloj, kiuj ne posedas vertebraron.