← Reen al A

PIV 2020 · 646

★amfibi/oj

amfibi/oj Klaso (Amphibia) de nudhaŭtaj vertebruloj, kies larvoj vivas en nesala akvo, spirante per brankoj, dum la plenkreskuloj spiras per pulmoj k ĝenerale vivas sur tero, ekz. bufo, hilo, rano, salamandro, trituro: vostohavaj amfibioj (Sin. urodeloj). reptilioj.
amfibia
Kapabla funkcii aŭ sur tero aŭ sur akvo: amfibia tanko, aŭto, aviadilo.
(evi) Vivanta jen sur tero, jen en akvo, ekz. foko.