PIV · 13164
★ran/o
★ran/o ♉ G. (Rana) de senvostaj vertebruloj el la klaso de amfibioj, ordo de anuroj, similaj al bufo, sed kun longaj postaj kruroj, senveruka haŭto k kun dentoj: la tuta fluejo estis plena de ranoj Z; neniaj ranoj ludas (kantas) bele kiel polaj G; la ranoj, kiuj volis reĝon K; rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo Z; ranhomo; 🍴 ranfemuretoj. ➞ kvaki. ☞ amfibioj, batrako, bufo, hilo, salamandro, trituro.
verda raneto = hilo.
rana. Rilata al rano: rana kisto (⚕ likva tumoro de la salivaj glandoj, situanta sub la lango).
ranedoj. Fam. (Ranidae) de anuroj, al kiu apartenas i.a. rano.
ranido. Larva formo de rano, ankoraŭ ne havanta krurojn k spiranta per brankoj.