← Reen al F

PIV 2020 · 4388

★femur/o

femur/o (femur, regio femoralis) Parto de la posta aŭ malsupra membro de vertebruloj, inter kokso k genuo: metu vian manon sub mian femuron X; k la femuro de Jakob elartikiĝis, k li lamis per sia femuro X; albrilis min marmorkolone la du femuroj kun la ombra mez’ K. kruro, gambo.
femura. Rilata al la femuro: femura arterio.
femuraĵo 🍴 Tiu parto de manĝebla besto: femuraĵo de koko, porko, bovo, kapreolo. klabo.
femuringo
Parto de la armaĵo, kiu ŝirmis la femuron.
Proteza aparato por femuro.
femurosto (femur, os femoris) Osto de la femuro, plej masiva osto de la homa skeleto; ĝia kapo artikiĝas kun la koksosto, ĝia bazo kun la tibio. fibulo, humero, tibio.
femurosta. Rilata al la femurosto: femurosta kapo, kolo.
ŝaffemuraĵo 🍴 Femuro de ŝafo, preparita por la manĝo. Sin. ŝafklabo.