PIV · 7823
klab/o
klab/o
1 Tubera bastono, pli dika ĉe unu ekstremaĵo ol ĉe la alia, servanta kiel kontuza armilo: la klabo de Heraklo. ☞ madzo.
2 ⛷ Speco de bastono, uzata por batĵeti pilkon en golfo.
3 🍴 Supro de la malantaŭa femuro de ŝafo aŭ porko.
klabi (tr) Frapi per klabo.
sporklabo = bazidio.
svingoklabo. Gimnastika ilo, por fortikigi la brakmuskolojn.
ŝafklabo. Ŝaffemuraĵo.