PIV 2026 · Artikolo 5335
2golfo
2 golfo SPOR sporto, kiun oni praktikas per diversaspecaj klaboj (ĝis 14) kaj malgranda malmola pilko sur tereno havanta naŭ aŭ dek ok gazonpecojn kun po unu truo, en kiun oni penas enigi la pilkon per kiel eble plej malgranda nombro da batoj.
golfejo tereno por ludi golfon. ➞ kroketo.
mini2golfo speco de golfo kun tre mallonga distanco inter la ekbatejo kaj la respektiva truo.