← Reen al K

PIV · 8774

★krur/o

krur/o
Malsupra membro de dupiedulo, antaŭa aŭ malantaŭa membro de kvarpiedulo, aŭ membro de artropodo: unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia siajn proprajn krurojn Z; la hundoj regalis sin per kruroj k flugiloj de kokidoj; ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris Z; veturi sur sia paro da kruroj Z (piediri); ŝi sidiĝis en la aŭto kun ekbrilo de nilonaj kruroj; krurzono; ligna kruro (de kriplulo); sidi krurkruce. gambo.
(crus) Parto de la malsupra (aŭ malantaŭa) membro de la vertebruloj, inter genuo k piedo: la skeleto de la homa kruro konsistas el la tibio k fibulo. femuro, piedo.
Analoga parto ĉe objekto: la karnavala vergo saltis sur siaj tri lignaj kruroj Z; la du kruroj de cirkelo; kruro de stablo. piedo.
krura. Rilata al kruro: krura regiono (regio cruralis); duonkrura ŝtrumpo por viroj.
kruraĵo 🍴 Tiu parto de manĝebla besto: peklita kruraĵo de porko.
kruringo
Parto de la armaĵo, kiu kovris kruron.
Leda aŭ fortiktola krurvesto por rajdistoj ks. gamaŝo.
krurumo. Tiu parto de la pantalono aŭ de la boto, kiu kovras la kruron.
interkrurigi. Meti ĉiun el siaj kruroj ĉiuflanke de io: interkrurigi seĝon. rajdi.
unukrura. Havanta nur unu kruron.
kurbakrura. Havanta la krurojn ne rektajn.
ŝajnkruro Para abdomena alpendaĵo de la larvo de iuj insektoj, precipe lepidopteroj, sensegmenta, rolanta kiel kruro.