PIV · 13133
★rajd/i
★rajd/i
1 (ntr) Iri, sidante sur la dorso de besto, kiun oni gvidas: vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj X; kavaliroj k sinjorinoj surĉevale rajdas tra la arbaro Z; en rapida trotado ili rajdis laŭ la vojo Z; rajdu tien, rajdu al la foiro Z; (analoge) rajdi sur ies ŝultroj.
2 (ntr) Veturi per ia ilo, sidante kvazaŭ sur ĉevalo: rajdi sur biciklo; rajdante sur siaj migrobastonoj kiel sorĉistinoj Z.
3 (tr) Esti kvazaŭ en rajda pozicio sur partnero dum koito: k laŭ la mod’ ĉevala li rajdis min de poste W; ho, brava ĵokeino mia, vi rajdis min sen vipo, sprono TC. ☞ amazono.
rajdo. Ago de tiu kiu rajdas: rajdo normala, difekta. ➞ rajdarto.
rajda. Rilata al rajdo: rajda vetkurado; rajda statuo.
rajde. En la maniero de iu, kiu rajdas: ili sidas rajde sur bastono Z; (f) malfeliĉo venas rajde, foriras piede Z.
rajdado. Irado rajda: la rajdado estis longa k laciga; dum la rajdado tra la arbaro Z.
rajdanto
1 Homo, kiu rajdas: ne estas piediranto kolego al rajdanto Z.
2 Pezilo, rajde sidanta sur la vekto de pesilo, k ŝovebla tien k reen, por ĝusta determino de la pezo.
3 Metala peceto kun duobla fendeto, kiun oni povas rajde meti sur slipon, por pli facile retrovi ĝin inter aliaj.
rajdejo. Loko, kie oni ekzerciĝas en la rajdarto.
rajdigi. Fari, ke iu rajdu: li rajdigadis sur siaj genuoj iliajn ĉarmajn infanojn Z.
rajdisto. Viro, plejofte soldato, kies metio estas rajdi: pretergalopis skadro de rajdistoj, armitaj per lancoj B; (metafore) hispanaj rajdistoj (⚔ iu el serio de moveblaj bariloj, konsistantaj el ligna bloko kun feraj pikiloj, uzataj por protekti defendlinion kontraŭ kavalerio, tankoj ks, ankaŭ nomataj Frisaj ĉevaloj).
antaŭrajdanto
1 Tiu, kiu rajdas antaŭ karavano, trupo aŭ veturilaro, por liberigi la vojon.
2 = postiljono 2.
ekrajdi. Komenci rajdadon: ekrajdi sur kameloj X; ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno Z.
postrajdi (tr) Sekvi aŭ persekuti, rajdante: la militistoj de Faraono postrajdis la hebreojn.
artrajdisto. Artisto, kiu dresis ĉevalon al malfacilaj irmanieroj k prezentas ĝin publike.
pikrajdisto. En la taŭrbatalo, rajdisto, kies rolo estas lacigi la taŭron per pikoj de sia lanco.