← Reen al V

PIV 2020 · 16472

★vekt/o

vekt/o
Tiu transversa stango de pesilo, kiu oscilas ĉirkaŭ sia akso k portas la du pesiltelerojn.
Trabeto kun kavo adaptebla al la homaj ŝultroj, por porti sitelojn po unu ĉiuflanke.
Ĉe stampmaŝino, tiu horizontala stango, kies ekstremoj havas pezan mason, k per kiu oni turnas la stampoŝraŭbon.
Stango el elektromagneta substanco, kiu kunigas la kernojn de elektromagneto.
timonvekto. Stango, kiu estas alkroĉita per sia mezo al la framo de veturilo, k al kiu oni ligas la tirbestojn aŭ per rimenoj aŭ per timonparo.