PIV · 11713
★par/o
★par/o. Kunaĵo el du objektoj, organoj aŭ vivuloj, prezentantaj similecon aŭ rilatecon k rigardataj kiel unu tuto, k pli precize:
1 Kunaĵo el du samspecaj objektoj, destinitaj por duopeco: paro da gantoj, da ŝuoj; jen kuŝas paro da galoŝoj Z; du botoj faras paron (pf); veturi sur sia paro da kruroj Z. ➞ parkreo.
2 Kunaĵo el du samspecaj vivuloj: paro da bovoj, da amikoj; pli tiras virina haro, ol ĉevala paro Z.
3 Kunaĵo el samspecaj sed malsamseksaj uloj: la cikonia paro Z; tie loĝis paro da maljunaj homoj, vilaĝano k vilaĝanino Z; amantaj paroj renkontiĝas Z; bela paro por altaro Z.
4 ∆ Ordita duopo; duvico.
para
2 ∆ Estanta entjera oblo de 2: 6 k −6 estas paraj nombroj.
pare. Duope.
pareco ☐ Kvantuma nombro rilata al transformiĝo de kvantumstato je speguliĝo. ➞ parecbito.
parigi. Kunigi en paron: parigi kolombojn, ĉashundojn.
parigisto, parigistino
1 Tiu, kiu parigas bestojn por reproduktado.
2 Persono, kiu kontraŭ pago renkontigas viron k virinon por sekskuniĝo: nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj k parigistinoj! Z. Sin. peristo 2.
pariĝi. Sekskuniĝi: la pariĝa tempo de la birdoj.
parulo, parulino. Homo, kiu faras paron kun alia: Ŝillero estas vere la parulo de Goeto en la poetiko; ŝi estis mia parulino en tiu balo.
malpara. Ne plu havanta la duan elementon de la paro: malpara ganto, ŝtrumpo.
nepara ∆ Ne estanta entjera oblo de 2: ĉiuj primoj krom 2 estas neparaj.
bazpariĝo ⚥ (pp polinukleotido) Kuniĝo de du homologaj nukleobazoj: guanino kun citozino aŭ adenino kun timino (aŭ uracilo).
monpareco £ Tia situacio, kiam la valoro de interŝanĝo de du monunuoj estas la sama en la du landoj. ☞ spekulacio.
nukleparo, nukleoparo ⚥ (pp fungoj) paro da nukleoj, unuploidaj k genare diferencaj, unu vir-, la alia in-seksa.
termoparo ⏚ Instrumento, enhavanta du konduktilojn el malsamaj metaloj, kies kunaĵo produktas termoelektran kurenton, k uzata por mezuri temperaturon.