← Reen al P

PIV 2020 · 12000

★per

per.
I - Prep. montranta:
instrumenton, materion aŭ objekton, kiun oni uzas por plenumi agon aŭ atingi celon: bati iun per bastono; ne per la pano sole vivas homo N; sin nutri per legomoj; plenigi botelon per akvo; aspergi per sango; viŝi la buŝon per tuko; trafi du celojn per unu ŝtono Z; kovri tablon per tapiŝo; (f) ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo Z;
organon aŭ membron, kiun oni uzas por fari ion: ni vidas per la okuloj k flaras per la nazo Z; minaci iun per pugno Z; li prenos iom de la sango k aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato X; grinci per la dentoj k tremi per la tuta korpo; la birdoj batas la aeron per siaj flugiloj; stari per unu piedo en la tombo Z; teni iun ĉe la nuko per sia mano. Rim. 1 Oni ankaŭ uzas per, por montri per kiu korpoparto oni tenas ion aŭ iun: teni infanon per la mano (per sia propra mano); subite ŝi ekkaptis per ambaŭ manoj du belajn florojn Z; la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano X; per la maldekstra mano li estis retenanta la torente elfluantan sangon Z. je 4, en;
personon, per kies interhelpo oni povas plenumi ian agon: sendi leteron per servisto; parencaj per Adamo Z; la registaro estis oficiale reprezentata per unu ministro; de la infaneco la princo ĉirkaŭis sin per militistoj B; kontroli ion per si mem; (f) E. memorigas per si la lingvon italan Z. si, Rim. 2. Rim. 2 La prep-on per post pasivo oni povas uzi nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon uzitan de iu alia aganto. de 4;
rimedon, danke al kiu estas atingita ia rezulto: mi estis kortuŝita per tiu doloro; penetri en domon per forto, perforte; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon Z; mortigi iun per unu puŝo de ponardo; per helpo de vortaro mi komprenis vian leteron Z; kvitiĝas servo per reservo Z; ni povas per kurba voj’ al rekta celo veni Z; li eldevigis la permeson mian per neĉesanta ripetado Z; li turmentas min per malsato tutajn tagojn Z; lia filo, kuraĝigita per la morto de nia reĝo Z; li tiris per ĉiuj fortoj; liaj okuloj pleniĝis per larmoj B; la pupiloj ne malsekiĝis per larmo Z; la vangoj kovriĝis per malsaneca flavo Z; ilia vizaĝo ne kovriĝis per honto Z; eksvarmos la rivero per ranoj Z; ĵuru, ke neniam vi parolos eĉ per unu vorto pri tio Z; ni timis la koleron, per kiu la Eternulo ekkoleris kontraŭ ni Z. pro. Rim. 3 En kelkaj okazoj per havas sencon de mezuro: ĉiu malbona sciigo alproksimigas min per unu paŝo al la tombo Z; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton Z; vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo Z;
manieron, kiel efektiviĝas la ago: la fumo flugis supren per nigra kolono, per blankaj volutoj; ia rubandeto brilis per roza aŭ blua koloro Z; ili ekmarŝis per grandaj anaroj Z; mia onklo ne mortis per natura morto Z; simila al la patro per la karaktero; filo, tute fremda per la koro Z; verŝi larmojn kvazaŭ per riveroj Z; ŝi estis bela per beleco de anĝelo Z; mi dormis per peza dormo Z; vivi per mizera, kompatinda vivo Z; sin preterŝovi per paŝo majesta Z; ni ne povas atingi ĉiujn celojn per unu fojo; ekkrii per terura voĉo Z; marŝi per piedoj nudaj Z; ili vivas per unu animo en du korpoj; komenci sian paroladon per gratulo; la substantivoj finiĝas per o;
potencon aŭ influon, kiun oni alvokas por persvadi iun: mi vin petegas per ĉielo Z, per la rajtoj de nia amikeco de lernejo Z.
II - Pref.
signifanta, ke la ago esprimata de la rad. fariĝas rimedo por atingi iun celon: perlabori (akiri per sia laboro); perludi (gajni per ludo); perflati (atingi, flatante); oficiala pervoĉdona decido Z;
montranta la unuon distribue koncernatan: persekunda rapideco; perhora salajro.
III - Memstara morfemo samsignifa:
pera. Ne efikanta per si mem; ne rekte trafanta; bezonanta interan rimedon por atingi celon: pera agento.
pere de. Danke al la helpo de iu, al la interveno de iu: interparoli pere de interpretisto; deĉifri egiptan surskribon pere de greka traduko.
peri
(ntr) Interhelpi por efektivigi ion: li peris por akordigi ilin.
(tr) Havigi ion al iu per sia interveno k klopodo: peri al iu oficon Z, informon; ni peras ĉiujn librojn kontraŭ antaŭpago.
(tr) Havigi, ebligi ion al iu per sia efiko: teatraj prezentadoj peras plej agrablan distriĝon; ofta voĉa legado estas bona rimedo por peri al la lernanto riĉan provizon da vortoj.
perado. Faro de peranto: pacperado (paciga interveno).
peranto
Homo, kiu peras inter du personoj, inter kliento k kompanio aŭ inter la administrantaro de asocio k la membroj aŭ pli larĝa publiko, helpante en traktado de aferoj, transdono de varoj aŭ farado de servoj: asekura peranto; la perantoj de SAT en diversaj landoj. agento, delegito, komisaro, komisiito.
Malgranda molekulo, kiu kombiniĝas kun specifa ricevanto k modifas ties strukturon k konsekvence ties aktivecon: kontraste kun mesaĝanto peranto portas simplan signalon de ĉelo al ĉelo (aŭ de histo al histo) k estigas simplan respondon; acetilkolino estas nerva peranto. mesaĝanto.
peristo
Profesia peranto: vetperisto, negocperisto.
Parigisto 2.
senpera. Aganta per si mem, sen perado de aliaj: senpera kaŭzo.
senpere
Memtuŝante: senpere apud la lito Z, ĉe la maro Z.
Rekte, mem: senpere averti la estron.
laborperejo. Oficejo, kie oni proponas laboron al senlaboruloj.