PIV 2026 · Artikolo 10206
mesaĝo
Derivaĵoj en la artikolo 7
mesaĝo
1 parola aŭ skriba informo sendita de unu persono al alia.
2 sciigo, kiun inspirito estas komisiita transdoni al homoj.
mesaĝi tr komuniki per mesaĝo.
mesaĝanto BIOL molekulo, kiu modifas la aktivecon de specifa ricevanto per transdono de bioĥemia mesaĝo: interleŭkino estas mesaĝanto de la imuna sistemo mRNA ➞ mesaĝa RNA estas ĉela mesaĝanto, grave rolanta en la sintezo de proteinoj ➞ peranto 2.
mesaĝisto homo, kies okupo estas rapide porti mesaĝojn piede, surĉevale aŭ alie: alvenis mesaĝisto kun la letero de Sancho al don Quijote kion ajn portos la mesaĝisto, ĉu pardonon, ĉu leterojn, aŭ mortkondamnon, ALö ➞ kuriero.
spammesaĝo KOMP spamaĵo.
trudmesaĝo KOMP reklama aŭ propaganda mesaĝo distribuata trude al celatoj sen ties konsento: tiel la trudmesaĝoj do haltos ĉe via peranto, kaj vi ne elŝutos ilin PPe ➞ spamaĵo.
tujmesaĝilo komputila programo, kiu ebligas tujan interŝanĝon de skribitaj mesaĝoj per Interreto: ĉe nia retejo ekzistas tujmesaĝilo, do la kursanoj povas tuj babili inter si MNL