PIV 2026 · Artikolo 18318
spamo
Derivaĵoj en la artikolo 4
spamo KOMP nedezirata reklamo amase distribuata per retpoŝto aŭ simila sistemo: la unua ĝeno devenis de t.n. «spamo» — t.e. nedezirataj retpoŝtaĵoj GMc
spami tr
1 sendi spamaĵojn al ricevanto(j).
2 (figurasence) abunde kontribui al diskutlistoj, forumoj ktp: vi spamas nian diskutforumon per viaj stultaj kontribuoj
spamaĵo trudmesaĝo sendita per retpoŝto. Sin. spammesaĝo.
spamisto reklamisto, kiu uzadas spamon: la asocio pretas donaci la sumon de 10 000 usonaj dolaroj al persono, kiu povas kaŭzi la akuzon de profesia spamisto PPe
kontraŭspama evitanta aŭ malpermesanta spamon: mi instalis kontraŭspaman programaron GMc multaj landoj faris kontraŭspamajn leĝojn MD