PIV · 9297
★leter/o
★leter/o. Skribaĵo, per kiu oni komunikas ion al alia persono: sendi leteron per poŝto; rekomendita, registrita letero; li sendis al mi junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron Z; nefermita (publika) letero al s-ro de Beaufront Z; ŝia letero kuŝis sur la tablo, eĉ ne malfermite; sendi gazet-eltranĉon en leteroj al amikoj Z; mi vidis el via letero, ke […] Z; valorletero (entenanta valoraĵojn, ĉekon ks); kaptordona letero (de juĝisto al la polico, por kapti krimulon); leterkolombo, letermeblo. ☞ epistolo. ➞ leterkesto, leterfronto, leterskatolo.
letera. Rilata al letero(j); letera papero; letera literaturo.
letere. Pere de letero(j): letere interrilati; letere pli Z (telegramformulo).
leteri (ntr) (fm). Skribi leteron.
leteristo. Oficisto, kiu disdonas la leterojn; leterportisto.
anoncletero. Presita letero, anoncanta naskiĝon, edziĝon, morton.
avizletero. Dokumento, informanta pri ekspedo.
ĉenletero. Speco de superstiĉo aŭ friponaĵo, konsistanta en letero, kies tekston (preĝon aŭ monpeton) la adresulo devas rekopii k plu sendadi al pluraj korespondantoj.
dediĉletero. Publika letero, presita fronte de libro, per kiu la aŭtoro dediĉis sian verkon al eminentulo.
frajtoletero. Dokumento, kiu enhavas ĉiujn detalojn pri la ekspedata varo k kiu akompanas ĝin: fervoja, ŝipa frajtoletero. ☞ konosamento, ĉarto.
kaperletero ♜ Oficiala dokumento, per kiu registaro rajtigis kaperiston kaperadi.
kreditletero ✉ Dokumento, kiun eksportisto devas, por ricevi pagon, transdoni al la banko, ĉe kiu oni malfermis akreditivon por li. ☞ konosamento, kvitanco, poliso.
sekurletero. Dokumento, subskribita de aŭtoritata instanco k garantianta, ke la koncernato ne estos arestita aŭ molestita en difinita okazo aŭ loko. ☞ paspermeso.