PIV · 12063
★permes/i
★permes/i (tr)
1 (iu) Konsenti, ke iu libere faru ion: permesu al mi kisi vian manon Z; lia koro ne permesis al li forlasi la afliktitinon Z; mi devos permesi, ke la submajstroj parolu al mi «ci!» Z; permesu al malriĉa homo, ke li ion petu de vi Z; permesi al si (preni mem la rajton); la reĝo dormas, k oni ne povas permesi al si veki lin Z; kio do fariĝus des pli al ni, se ni tion permesus al ni? Z; sub la saliko la infanoj ludadis, k tio estis permesata al ili Z; ŝi ne sciis, ke kio estas permesata al Jupitero ne estas permesata al bovo Z; se la vorto «ero» estas plene permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga Z; mi sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al mi permesite Z […]; ne estas al mi permesite rabi Z.
2 (io) Ne malhelpi, ke iu faru ion: kiom la cirkonstancoj tion permesis, li penis esti eleganta Z; la regularo permesas, ke […] Z; la sorto ne permesis al ili geedziĝi Z.
permeso. Ago, vortoj de tiu, kiu permesas: peti, doni Z, atingi Z, eldevigi Z, profiti, uzi la permeson fari ion; persono, kiu publikigas mian verkon, ne demandinte mian permeson! Z; la permeso havi kun si nepinon Z; ricevi la permeson montri la birdon Z; la permeson, ke ni povas eniri senpage, donis la direktoro mem; ŝi petis la permeson, ke ŝi aspergu la popolon Z.
permesebla. Tia, ke oni povas tion permesi: permesebla malobservo, proceduro.
★forpermesi. Permesi al iu foriri: la reĝo forpermesis la ambasadoron; li definitive forpermesis ĉiujn siajn servistojn.
forpermeso
2 (pp servisto aŭ funkciulo) permeso forlasi por difinita tempo la servon aŭ la oficon: soldato en forpermeso. ☞ ferio, libertempo.
malpermesi
1 (iu) Ne konsenti, rifuzi al iu la rajton fari ion: ni ne povas malpermesi al li nomi sin E-isto Z; voli aŭ ne voli neniu malpermesas Z; kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem ĝin reorganizu? Z; la vorton «privata» kelkaj klarigis en la sencon «malpermesata» Z; teorie la kombinado de «da» kun «la» ne estas malpermesata Z; paroli pri reorganizo de la Komitato ne estas malpermesite Z; estis malpermesite eniri en la pordegon de la reĝo X; frukto malpermesita estas plej bongusta Z.
2 (io) Malhelpi, ke iu faru ion: la teorio ne malpermesas al ni uzi tiun vorton Z; kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas Z; se inter gentoj ne starus muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si Z.
malpermeso. Ago k vortoj de tiu, kiu malpermesas: malobei, transpaŝi malpermeson; la malpermeson, ke vi ne trinku alkoholaĵon, vi ne atentis!; la netuŝebleco de la Fundamento […] en senco de malpermeso de rompado Z.
paspermeso. Dokumento, per kiu ŝtata aŭ militista instanco permesas al iu pasi tra malpermesita regiono, tra kordono de trupoj ks.