← Reen al B

PIV · 1920

bilet³o

bilet3o
Folieto el papero, kartono ks kun surskribo, rajtiganta la posedanton ricevi ion: fervoja, tramvoja bileto; trui la biletojn; aĉeti bileton por iro k reveno; teatra bileto; bileto de loterio; enira bileto por ekspozicio. karto.
Paperfolio kun surskribo k bildoj, ofte kun filigrano, emisiita de banko, havanta difinitan valoron en difinita valuto: ne ĉiu papereto estas banka bileto Z; centfranka, kvindolara, dekeŭra bileto. bilo.
Senkoverta, kunfaldita letero: kiel ĝentile ĉio estas esprimita en tiu ĉi bileto! Z; ama bileto Z.
biletejo. Loko en stacidomo ks, kie oni vendas biletojn.
biletisto. Tiu, kiu kontrolas la biletojn, en trajno, tramo, buso ks.
biletujo. Ujo el ledo, plasto ks, por teni biletojn.
bankbileto, monbileto Z. Bileto 2.
ŝanĝbileto. Speciala bileto, rajtiganta la aĉetinton uzi, post ŝanĝo de trafiklinio, la novan linion je rabatita prezo, aŭ eĉ senpage.