PIV · 8387
★kontrol/i
★kontrol/i (tr)
1 Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti: virta edzino kontrolas la iradon de aferoj en sia domo X; juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la petolemajn movojn de du (infanoj) Z; ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj Z; kontroli la vortojn (t.e. ilian formon) per skribado oni ne povis Z; estas necese kontroli fakton, antaŭ ol bazi sur ĝi tutan teorion; la L.K. estas komisiita zorgi pri la konservado de E. k kontroli ĝian evoluon; kontroli la kalkulon de la hotelmastro, la nombron de la voĉdonintoj; drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn Z (gardu la konscion pri ili); ekspertizisto kontrolas la kontojn de banko; la ŝtato severe kontrolas la enmigradon.
2 Esplori, ĉu io estas konforma al supozo: oni iras al la kongresoj por kontroli, ĉu oni ĝuste ellernis la lingvon; mi volas definitive kontroli, ĉu mi povos […] B; li ĉirkaŭrigardis por kontroli, ĉu vere minacas lin danĝero B. ☞ ekzameni, inspekti. Rim. Oni ne uzu kontroli en la senco de regi, gvidi.
kontrolo
1 Detala esplorado, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti: ne kredu al parolo sen propra kontrolo Z; se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon Z (sk. «post li»); la konkurso okazis sub la kontrolo de la publiko; ⚥ DNA-kontrolo.
2 Administracia ekzameno pri reguleco aŭ ekzakteco de io: la Liganoj komisias la Ligon por la ĝenerala kontrolo pri la plenumado de la interkonsentoj; ĉiuj povos sendispute difini la grandecon de la voĉoj de ĉiu klubo, dum alie kontrolo estus tute neebla Z; jen estas la kalkulo de la tabernaklo, kiu estis kalkulita […] sub la kontrolo de Itamar X; tiu Supera Kortumo havas la kontrolon de la buĝetaj elspezoj.
kontroladi. Daŭre kontroli: kontroladi sian lernadon, komparante siajn proprajn tradukojn kun la tradukoj presitaj.
kontrolebla. Tia, ke oni povas ĝin kontroli: rigardu la faktojn, la longe jam ekzistintajn, de ĉiu facile kontroleblajn, sendubajn k nemalkonfeseblajn faktojn Z; nekontrolebla aserto.
kontrolilo
1 Rimedo por kontroli: la «Fundamento de E.» devas troviĝi en la manoj de ĉiu E-isto kiel konstanta kontrolilo Z.
2 Ⓣ Aparato, per kiu oni kontroladas, elektre aŭ mekanike, iun procedon.
kontrolisto. Oficisto, komisiita kontroli: la voktoj de la popolo k ĝiaj kontrolistoj X; fervoja kontrolisto de la biletoj; kontrolisto de la kontoj.
senkontrola
1 Ne disponanta kontrolilon: (antaŭ la tempo de la skribado) la vortojn la memoro senkontrola ne bone tenadis Z.
2 Ne submetita al kontrolo: senkontrola povo kondukas al diktatoreco; ili ĝiradis ĉekojn tute senkontrole.
trakontroli. Plene, ĝisfine kontroli: tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas Z; ĉio ĉe ili estas preciza, kiel trakontrolita kalkula tasko Z; trakontrolita multipliko.
normkontroli. Ⓣ Kontroli, eventuale per markstreko, enhavmezurilojn, pesilojn k aliajn mezurilojn, laŭ ŝtata ordono: normkontrola oficejo.
opinikontrolo = opinisondo.