← Reen al I

PIV · 6611

inspekt²i

inspekt2i (tr) Kontroli laŭ ricevita komisio la funkciadon de io aŭ la agadon de iu: inspekti lernejon, ŝipon, armeon, fabrikon; inspekti laboristojn, oficistojn; li starigis la Levidojn, por inspekti la laborojn X. ekzameni, kontroli, revizii, superrigardi.
inspekto, inspektado. Ago de tiu, kiu inspektas: la maljuna tombistino, al kiu estis komisiita la inspektado super la granda florvarmejo Z.
inspektisto. Oficisto, komisiita por inspekti: la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon X. inspektoro, vokto.