← Reen al L

PIV 2020 · 9433

★lini/o

lini/o
Bildo de intervalo per kontinua bildigo: rekta, kurba linio.
💡 Streko formita el ĉiuj punktoj, kiuj havas unu saman econ: izotermaj linioj; linioj de forto; la nivellinioj; (abs) la Linio (ekvatoro); linio de loko (sur mapo tiu strekita linio, kiu trapasas tra la loko, sur kiu staras la observanto).
Kontinua, pli-malpli larĝa streko, videbla sur supraĵo: spektra linio (emisiita aŭ sorbita elektromagneta radiado en difinita frekvenco, aperanta kiel linio en la spektro); la linioj de la spektro de kemia elemento; la linioj de la mano (linio de vivo, de riĉeco, en kiromancio); li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutaĵo, plena de […] harmonio Z; tiri, desegni linion; (analoge) belforma linio (konturo) de la buŝo Z; havi purajn liniojn.
Tia streko, montranta apartigon, limon: linio de demarkacio; (la literoj) aspektis […] kvazaŭ ili falpuŝiĝus super la linioj sur kiuj ili devis stari Z; transpasi la linion (markitan sur la grundo de sportejo, tenisejo ks).
Vico de personoj aŭ objektoj, aranĝitaj unu apud la alia: ĉiuj staru nun en unu linio!; li sidas en la tria linio; semi legomojn laŭ linioj; duobla linio da arboj; bataliono ordigita laŭ tri linioj; linio da fuortoj, da tranĉeoj; frontlinio. kolumno.
Serio de vortoj, skribitaj aŭ presitaj laŭ difinita direkto: ĉiu paĝo enhavas tridek liniojn; la linioj de la ĉinaj libroj estas vertikalaj; legi inter la linioj (eltrovi la kaŝitan sencon); signetoj superliniaj k subliniaj Z.  longo 3.
Trafikservo, regule funkciiganta veturilojn, ŝipojn, aviadilojn kc laŭ difinita kurso: la ĉefa linio de la Danaj fervojoj Z; uzu la aŭtobuson de la linio 34a; ŝiplinio, aerlinio; (analoge) la numenioj flugas en serpentforma linio Z.
Serio de personoj sinsekvaj en la tempo: montri longan linion de herooj; deveni de reĝo laŭ rekta linio (de genealogio); patrinlinia avo.
Ĉefa parto de armeo aŭ floto, de kiu dependis la sorto de la batalo: ŝipoj el la linio, regimentoj el la linio (infanterio).
10 (evi) = lineo.
regresa linio Vd regresi.
linia. Rilata al linio(j): linia aranĝo; linia desegno (en kiu nur la linioj estas markitaj); linia spektro.
linie. En linia aranĝo.
linii (tr) Fari liniojn, marki liniojn sur io: liniita papero.
liniaro 𝅘𝅥𝅰 Aro de kvin horizontalaj linioj, sur k ĉirkaŭ kiuj estas lokitaj la diversaj notoj.
liniigi. Aranĝi laŭ linioj: liniigi monerojn sur la tablo.
liniilo. Ilo por streki liniojn: diverskurba liniilo. rektilo.
interlinio. Spaco inter du linioj de presita aŭ skribita teksto. fileo.
aerlinio. Linio 7 de aviadiloj.
blanklinio 📖 Metala plato, intermetita inter la linioj de tipoj, por ilin disigi.
cellinio. Imaga rekta linio, kiu trairas la celfendon, la celgrajnon k la trafotan punkton. celpunkto.
ĉenlinio. Kurbo de ĉeno aŭ ŝnurego, pendanta inter du fiksaj punktoj.
datlinio, internacia datlinio 🌄 Linio, proks. koincida kun la 180° meridiano, oriente k okcidente de kiu la dato malsamas; oni aldonas 1 al la tagnumero, kiam oni tranĉas ĝin de oriente okcidenten, k deprenas 1 en la mala okazo.
firstlinio 🌄 Linio, kuniganta la plej altajn punktojn en montoĉeno.
floslinio Nivelo, ĝis kiu enakviĝas ŝipo.
kapuslinio Akso de la ŝipo, montrita per streko desegnita sur la interna flanko de la kompasa vazo.
kudrolinio. Kudro tiel farita, ke ĝi aspektas ekstere kiel linio: teni la manojn kontraŭ la kudrolinio de la pantalono.
limlinio. Linio servanta kiel limo: en ĝi kuŝas la limlinio de la prudento Z.
nivellinio
Imaga linio, kuniganta la punktojn de egala potencialo.
Sur mapo desegnita kurba linio, kuniganta ĉiujn punktojn de unu sama nivelo. izobato, izohipso, talvego.
ondlinia. Prezentanta ondiĝantajn formojn.
paflinio. Imaga linio, iranta laŭ la akso de la pafiltubo ĉe la pafo.
punktolinio. Linio, konsistanta el serio de punktoj, laŭ kiu oni devas detondi bileton ks.
servirlinio En teniso, retpilko ks, linio, malantaŭ kiu staru la serviranto, ne transpasebla ĝis ekflugo de la pilko.
ŝarĝlinio Sur la flanko de komerca ŝipo desegnita linio, ĝis kiu povas enakviĝi la ŝipkorpo.
tuŝlinio. Taĉo.
vojlinio
La terenstrio, sur kiu kuŝos aŭ kuŝas konstru-ata, ‑ita, ‑ota vojo, kiam oni konsideras ĝin laŭ la preterpasitaj aŭ interligitaj lokoj.
Linio, strekita sur tereno, mapo aŭ plano pri vojo projektita aŭ konstruita.