← Reen al S

PIV · 14605

spektr²o

spektr2o
Serio de la diversaj koloroj k radioj, el kiuj konsistas lumo, kiaj ili aperas, kiam disigitaj per refrakto tra prismo aŭ sur iaj retaĵoj: kontinua spektro (senlinia); linia (Sin. stria) spektro (nekontinua spektro, konsistanta el linioj aŭ strioj); emisia, sorba spektro.
Pli ĝenerale: la intenso de ĉia signalo kiel funkcio de frekvenco.
(f) Aro de diversaj, samkategoriaj aferoj: larĝa spektro de turismaj ebloj; frekvenca spektro (aro de ĉiuj radiofrekvencoj, kiu estas dispartigita por la diversaj servoj).
spektra. Rilata, apartenanta al spektro: spektra analizo; spektra linio (karakteriza de elementa korpo: la flava linio de la natria lumo).
spektroskopo Aparato, uzata por observi k studi la lumajn spektrojn.
spektroskopio. Fako de fiziko pri la spektroj k variadoj de la ondolongo de la fotonoj elsendataj de la atomoj.