PIV 2020 · 14876
★stri/o
★stri/o
1 Longa, mallarĝa parto de surfaco, kun pli-malpli paralelaj randoj, distingiĝanta pro sia koloro aŭ heleco: ŝi timis la unuan ruĝan strion en la oriento Z; la cikonioj alte en la aero ekvidis blankete-flavan ondforman strion Z (de Nilo); la luno ĵetadis flavajn striojn da lumo sur la riveron Z; tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo montriĝis flavaj strioj Z; viola strio lasita de la skurĝo; vojo, kies fleksita k nebulita strio malaperis en la malproksimo Z; Jakob prenis al si bastonojn […] k senŝeligis sur ili blankajn striojn X; el la lada pluvtubo fluis sur la pavimon mallarĝa akva strio B.
2 ▦ Longa, mallarĝa, paralelranda parto de teksaĵo, kiu distingiĝas de la cetera surfaco per tinkturo aŭ teksaranĝo: (ŝtofo) kun strioj horizontalaj aŭ vertikalaj? Z; manikoj el ruĝa veluro kun flavaj strioj Z; blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston Z; litkovrilo, per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn Z.
4 🏠 Listelo, elstaranta inter du kaneloj de kolono.
5 ❤ 🍁 ⊕ Ĉiu el la paralelaj sulketoj aŭ streketoj, videblaj sur la supraĵo de vivulo, mineralo aŭ roko: strioj de konko, de mineralo, de tigo; glaciaj strioj (lasitaj de glacirivero sur rokoj de la flankoj de ĝia valo).
stria. Prezentanta strio(j)n: stria kolono; ❤ stria fibro; la stria korpo (corpus striatum).
strii (tr) Kovri per strioj: striita papero (enhavanta pli diafanajn striojn); striita standardo (ekz. la Usona); striitaj ĉevaloj B.
bildstrio, bildostrio. Bildrakonto, konsistanta el nur unu strio.
blustria. Prezentanta bluajn striojn: blustriaj vualoj Z.
filmstrio. Bendo de filmo.
frekvencostrio = bendo 4.
poststrio, trenstrio. Strio, kiun ŝipo, barko ks lasas post si sur la akvo.
zebrostria. Prezentanta transversajn striojn, kiel de zebro: ⛗ zebrostria pasejo por piedirantoj.