PIV 2020 · 8515
★korp/o
★korp/o
1 Ĉe homoj k bestoj, aro de la materiaj partoj, kiuj konsistigas la organaron: pli granda ol la korpo de ordinara rano Z; ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto Z; tremo trakuris ŝian korpon Z; ektremi per la tuta korpo Z; (io) saniga por via korpo Z; fortika, kaduka korpo Z; kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo! Z; la korpo disfalis en cindron Z; ĉeesti per propra korpo; ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo N; kuri de sia propra korpo Z (timegi). ☞ karno, osto.
2 La materia parto de homo kontraste kun la spirita: se kune kun la korpo ankaŭ la spirito kripliĝis Z; ili vivas per unu animo en du korpoj Z; forsavi sian korpon k animon Z; klopodi sen limo per korpo k animo Z; mi aliĝos per la tuta korpo k animo al la partio Z; (f) se prosperus al ili, al la nomo de sia projekto ellabori ankaŭ sin teni povantan korpon Z; ✞ la korpo de Jesuo Kristo (eŭkaristio).
3 Tiu materia parto senigita de la spirita: senviva korpo Z; mara junko, kiu aspektis kiel korpo de homo Z; la korpon venigu do en preĝejon Z; dissekci korpon. ☞ kadavro.
4 Trunko de homa aŭ besta korpo: li detranĉis al li la kapon k enterigis ĝin kune kun la korpo Z; la korpo k la membroj; ŝi kaptis lin ĉirkaŭ la korpo Z. ☞ talio.
5 La ĉefa parto de objekto: la korpo de ŝipo, de flugboato; la korpo de violono, gitaro; en la korpo de la dokumento. ☞ kerno.
6 Ĉia agregaĵo de materiaj eroj: ĉiuj korpoj havas dimension k pezon; organika, neorganika korpo; simpla, kombinita korpo; pura korpo; solida, likva, gasa korpo; fremda korpo en la okulo Z; la steloj estas korpoj de universo Z; nigra korpo (Vd nigra 6). ☞ substanco.
7 ❤ Nomo de diversaj organoj, i.a. flava korpo, stria korpo k vitreca korpo.
8 (f) Relativa denseco, solideco de io: tiu ŝtofo ne havas korpon; jen vino, kiu havas korpon!.
9 ∆ Ringo, en kiu oni povas dividi per ajna elemento nenula: la aro de ĉiuj reelaj nombroj konsistigas korpon; per aljungo de nulejo de nemalkomponebla (nereduktebla) polinomo oni ricevas korppluigaĵon, kies grado egalas al la grado de la polinomo. Rim. Kelkaj aŭtoroj uzas la terminon nur por komutaj ringoj.
ĉela korpo ❤ Nukleohava parto de neŭrono, eksklude de ties plilongaĵoj (t.e. ties aksono k dendritoj).
flava korpo ❤ Luteo.
stria korpo ❤ Cerba formacio, konsistanta el la kaŭdata k lentoforma kernoj.
vitreca korpo ❤ (corpus vitreum) Vitreo.
korpa
korpeto
2 Tre malgranda parto de materio. ☞ partiklo.
korpigi. Fari, ke io havu korpon: la skulptisto korpigis sian virinan idealon en la marmoran statuon.
korpiĝi. Iĝi korpohava: tiuj belaj ideoj neniam korpiĝis; en la domo troviĝis la korpiĝinta gajeco k bona humoro, sinjoro Alfredo Z.
antikorpo Vd antikorp/o.
elkorpigi. Senigi je korpo: elkorpigita animo.
enkorpigi. Doni en si mem korpan, konkretan formon al io abstrakta: lingvo internacia enkorpigas en si homofratigan ideon Z; li sola enkorpigas la tutan aktivecon de la grupo; li aspektis kiel enkorpigita malsato Z.
enkorpiĝi. Preni, akcepti la formon de korpo: tiuj fremdaj esprimoj enkorpiĝis en E.; ✞ Jesuo estas la dua persono, enkorpiĝinta, de la Triunuo. ☞ enkarniĝi.
senkorpa. Ne havanta formon korpan, konkretan: al Vi, ho potenca, senkorpa mistero! Z. ☞ spirita, ideala.
fruktokorpo 🍁 Sporoproduktanta organo kiel tutaĵo, ekz. ĉe ombrelfungo ĉapelo plus stipo. ☞ askujo, bazidiujo.
levkorpo Ⓣ (pp pianomekaniko) Tiu peco, kiu, levate de la klavo, transdonas movon al ĉiuj aliaj moveblaj pecoj.