PIV 2020 · 14649
★spirit/o
★spirit/o
1 Memkonscia substanco, rigardata kiel la malo de la materio: spirito movas materion; Dio estas spirito N; la originaleco de la hindaj religioj estas disigi la spiriton disde la personeco.
2 Parto de tiu substanco, viviganta korpon k kontrastanta kun ĝi: tia spirito, kiu plenigis la belan estaĵon Z; la sorto de homidoj k de bruto estas sorto egala, sama spirito estas en ĉiuj X; eniris en ilin (mortintojn) spirito k ili reviviĝis X; ha! se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia cindro! Z; en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton N (vivon); ellasi sian spiriton (morti); ĝis la polvo (korpo) refariĝos tero k la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis X. ☞ animo 1.
3 La pensanta parto de la homo, kontraste kun ties animo aŭ koro: pli valoras kontenta spirito, ol granda profito Z; ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja Z; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta N; adori laŭ spirito k vero N; feliĉaj estas la malriĉaj en spirito N; kun kolerema spirito mi naskiĝis Z; la herooj de la spirito Z; la plej malfortaj koncerne la spiriton Z (idiotoj); (personige) unu el la plej brilaj spiritoj en nia jarcento; pretigi la spiritojn por io Z. ☞ menso, psiko.
4 Kutima idearo; karakteriza tendencaro de persono, societo ks: la spirito de nia armeo estas malfidinda, via moŝto; eduki siajn infanojn en pacema k tuthomara spirito; la nuna junularo havas tute alian spiriton; la spirito de la tempo asertas, ke ĉio nobela estas malbona Z; tia uzado ne estas kontraŭ la komuna spirito de nia lingvo Z; lerni la lingvon laŭ ĝia tuta vera spirito Z; mallongeco estas la spirito de saĝo Z.
5 La ĉefa, profunda signifo de verko aŭ verkopeco: klarigi la spiriton de leĝo, de kontrakto; la spirito de viaj instrukcioj tion diktas al vi; la litero mortigas, sed la spirito vivigas N; ekkapti la spiriton de sia rolo.
6 Animo 3 (kun nuanco pli magia ol religia): la spirito de la patro de Hamleto Z; montras sin spirito en armaĵo Z; plorĝemante kiel armeo da senesperaj spiritoj Z; elvoki spiritojn; la spirito parolis per la dancado de la tablo. ☞ fantomo, ombro, reaperanto. ➞ nekromancio, okultismo.
7 Θ Superhoma senkorpa esto: la spirito de Dio ŝvebis super la akvoj X; la Sankta Spirito (✞ la Tria Persono de la Triunuo); la feliĉaj, ĉielaj spiritoj, la spiritoj de lumo (anĝeloj); la malbonaj, malpuraj, inferaj spiritoj, la spiritoj de mallumo (diabloj); forpeli la spiritojn N (➞ ekzorci); la protekta spirito de la domo Z. ☞ feo, diaĵo, koboldo, manesoj.
8 ב Dia aŭ diabla inspiro aŭ forto: Vi blovis per Via spirito, k ilin (Egiptojn) kovris la maro X; estis sur li, venis sur lin la spirito de la Eternulo X; Mia spirito estas inter vi X; (analoge) la spirito de malĉasteco erarigas ilin X; Li verŝis sur vin spiriton de profunda dormo X; spirito de amo k preĝoj X; k Josuo estis plena de spirito de saĝeco X; spirito de ribelo lin puŝas.
9 Λ En la greka alfabeto, ĉiu el la du signoj, kiuj montras, ke la komenca vokalo de vorto estas aspiracia (kruda spirito) aŭ ne (milda spirito).
10 Ⓣ Popola nomo de solvaĵo de io volatila en likvo: sala spirito (acido klorida); spirito vina Z (alkoholo).
spirita
1 Rilata al la spirito, ne al la materio aŭ korpo: mondon regas ne nur fizikaj, sed ankaŭ spiritaj fortoj; ni scias, ke la leĝo estas spirita, sed mi estas karna N.
2 Rilata al la spirito, pli ol al la sentoj: spirita laboro; nobelara deveno, noma k spirita Z; vesto eluzita, sed pureco spirita Z; popolo, kies membroj havos diversajn patrujojn, sed unu komunan spiritan centron Z; komunumo, kiu donos al li spiritan azilon Z; ni celas krei unuigitan k spirite altigitan homaron Z; ili estas spirite parencaj.
3 Rilata al la spirito de religio: spiritaj koncertoj, kantoj; la spirita vivo; niaj spiritaj interesoj.
spiriteco. Eco de tio, kio estas spirito: la spiriteco de Dio, de la anĝeloj.
spiritismo Θ Doktrino, asertanta la eblecon interrilati pere de mediumoj kun la spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo. ➞ perispirito.
spiritist1o. Adepto de la spiritismo.
spiritĉeesto, spiritpreteco. Kapablo senprokraste diri aŭ fari tion, kio estas plej trafe ĝustatempa: la oficisto tamen ricevis sufiĉe da spiritĉeesto, por flustri al la servisto: «Tio estas veto!» Z.
liberspirita. Ne ligita de dogmoj, antaŭjugoj ks: liberspirita maniero de pensado Z.
unuspiriteco. Eco de io, kion regas nur unu maniero de pensado: unueco k unuspiriteco estas por ĉiu lingvo multe pli grava, ol la plej severa logikeco Z.
vastaspirita. Tia, ke ties spirito havas vastan perspektivon, tre diversajn sciojn.