PIV 2020 · 10163
mens³o
mens3o. Tiu parto de vivanta estaĵo, kiu pritraktas informojn, konscie aŭ ne: la kantado de la patrino nerimarkeble restas en la menso de la infano Z; instruistoj, kiuj klerigos la menson de mia filino Z; ekspluati ĉion, kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso Z; la infano havis la menson k koron de la patrino Z; amu vian Dion per via tuta koro k per via tuta animo k per via tuta menso N. ☞ animo, cerbo, imago, intelekto, penso, prudento, saĝo. ➞ mensostato.
mensa. Okazanta en la menso, rilata al ĝi: ĉiuj mensaj kapabloj malaperis, restis nur vivanta korpo Z; mensa kalkulado; la mensa energio; homoj malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale k mense Z.