PIV 2026 · Artikolo 902

antikorpo

Litero A

antikorpo BIOL MEDI proteino, kiun limfocitoj produktas en la sango por specife neŭtraligi fremdajn (i.a. danĝerajn) substancojn: Rusio disvolvis la unuan vakcinon en la mondo , kiu formas stabilajn antikorpojn kaj ĉelan imunecon kontraŭ la viruso, kiu kaŭzas kovimon MRi ideale estas, ke la organismo kreu siajn proprajn antikorpojn kaj senefikigu virusojn JCM Sin. imunoglobulino. ➞ antigeno, imuna sistemo.