PIV 2026 · Artikolo 903
Antikristo
Antikristo KRIS laŭ Apokalipso kaj la leteroj de Paŭlo la granda kontraŭaĵo al Kristo, interpretita jen kiel granda persona kontraŭulo, aperonta kaj venkota antaŭ la fino de la mondo, jen kiel la malbono, per kiu ĉiu homo kontraŭas Kriston: la alĥemiisto Villeneuve anoncis, ke en la jaro 1335 venos la Antikristo LEsp
antikristo malamiko de Kristo kaj kristanismo.