PIV · 999
apokalips/o
apokalips/o Z ב ✞ Verko, kiu celas malkovri la sekretojn de la kosma historio, precipe de ties fino; pli speciale k maj.: la lasta libro de la Nova Testamento, kiu entenas simbolajn revelaciojn pri la mondofino. ☞ eskatologio.
apokalipsa
1 Koncernanta la apokalipson: la apokalipsa stilo; la apokalipsa Besto.
2 (f) Enigma, misterplena.
3 (f) Terura, kiel la mondofino: la unua atombombo lasis post si apokalipsan spektaklon.