← Reen al K

PIV · 8692

★Krist/o

Krist/o
ב Helendevena formo de la hebrea titolo «mesio», t.e. «sanktoleito», donita al pluraj reĝoj, eĉ paganaj.
Nomo, donata de liaj adorantoj al Jesuo, por signifi lian dian originon: vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio N; vi ĉiuj estas filoj de Dio en Kristo Jesuo N.  kristarbo, kristnasko.
kristano. Ano de religio, bazita sur la evangelioj: kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj Z.
kristanaro. La tuto de la kristanoj.
kristanigi. Fari, ke iu iĝu kristano.
kristanismo. Religio de la kristanoj. katolikismo, ortodoksismo, protestantismo.
kontraŭkristana. Kontraŭa al la kristana dogmo aŭ mondkoncepto.
prakristanismo. Komenca kristanismo, precipe la unua kristana komunumo en Jerusalemo.
senkristanigi. Fari, ke la kristanismo malaperu el iu lando, klaso ks.