PIV 2026 · Artikolo 19741

kristologio

Litero K

kristologio KRIS
1 parto de la teologio de kristanismo, kiu koncernas la karakteron de Jesuo Kristo, precipe laŭ homeco kaj dieco.
2 teorio pri la karaktero de Jesuo Kristo.
alta kristologio kristologio 2, kiu deiras de la dieco de Kristo: la alta kristologio de la evangeliisto Johano GNo
malalta kristologio kristologio 2, kiu deiras de la homeco de Kristo.