← Reen al P

PIV · 12895

protest¹i

protest1i
(ntr) Fari formalan deklaron kontraŭ io, kion oni opinias nejusta aŭ nevera: li protestis kontraŭ mia decido; iri al la magistrato k protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon Z; protesti kontraŭ arbitra agado de la estraro B; tiuj, kiuj eble protestis kontraŭ la enkondukado de arta alfabeto Z; (f) kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem; kontraŭ tiu formo protestas mia lingva sento Z. diskuti, kontesti.
(tr) £ Laŭleĝe konstati la nepagitecon de kambio: protesti traton.
protesto
Ago aŭ vortoj de tiu, kiu protestas: kontraŭ neesto ne helpas protesto Z; preteratenti la protestojn de la aŭdantaro; la penado elvoki publikajn protestojn de diversaj personoj kontraŭ la uzurpatora agado de s-ro C. Z.
£ Laŭleĝa konstato de nepagiteco de kambio.
protestanto. Tiu, kiu protestas.
Protestanto Z Kristano, apartenanta al unu el la eklezioj aŭ komunumoj, originintaj el la Reformacio.
Protestanta. Rilata al Protestoj: Protesta preĝejo. evangelia.
Protestantismo. Tuto de la doktrinoj, eklezioj k komunumoj, kiuj stariĝis ekde la 16a jc kontraŭ la romkatolikismo. Kalvinano, Luterano;  amiŝo, anglikanismo, baptisto, menonito, metodismo, remonstranto, valdano.