← Reen al M

PIV 2020 · 10257

metod¹o

metod1o
Taŭga pripensita procedaro por plej bone atingi difinitan celon: metodo de instruado; praktika, logika, scienca metodo; kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon Z. maniero, vojo.
💡 Procedo de mezurado: balistika metodo (pp torda galvanometro: karakterizata de la maksimuma devio de nadlo, montrilo, de la instrumento); kompensometodo (= nulmetodo); nulmetodo (ĉe kiu la indika instrumento montras nulon en la ekvilibra stato); resonanca metodo (ĉe kiu altfrekvenca oscilcirkvito estas agordita al la stato de resonanco); substitua metodo (ĉe kiu oni unue konektas la mezurotan objekton en cirkviton k observas la indikon de la mezurinstrumento k poste anstataŭigas la mezurotan per konata, laŭnormigita objekto k reguligas ĉi tiun, ĝis la indika instrumento ree montras la saman devion); telemezura metodo (ĉe kiu oni mezuras iun grandon je laŭvola distanco); tempobaza metodo (bazita sur la tempo kiel mezurilo).
metodo de maksimuma kredindo 📈 Metodo trovi stimon de parametro, maksimumigante certan funkcion (la funkcion de kredindo).
metodo de minimuma kvadratsumo 📈 Metodo trovi stimon de parametro, minimumigante la sumon de la kvadratoj de la devioj de observoj disde konata ekspekto.
metoda
Aganta laŭ metodo: metoda spirito.
Konforma al difinita metodo: metoda gramatiko, parolado.
metodaro. La kunaj metodoj en iu fako: la metodaro de la kemio.
metodiko. Scienco pri la metodoj sciencaj, didaktikaj ks.
metodikisto. Fakulo pri metodiko.
metodismo Movado fondita en Anglujo en la 18a jc., disvastigita precipe en Skotlando k Usono.
metodisto. Adepto de metodismo.
metodologio. Metodiko.
kompensometodo Mezurmetodo, ĉe kiu oni kompensas la mezuratan valoron per kontraŭdirekta efiko. Sin. nulmetodo.
nulmetodo. Kompensmetodo.