PIV · 16363
Vald/o
Vald/o ✞ Fondinto, dum la 12a jc en Liono, de religia grupo, kiu estis deklarita hereza k pli poste (16a jc) aliĝis al protestantismo.
Valdano. Membro de tiu grupo aŭ de similaj grupoj, suferintaj persekutojn de la 13a ĝis la 17a jc en la Germana Imperio, Provenco, Savojo, Piemonto: Valdanoj ankoraŭ nun ekzistas en Italio, precipe en Piemontaj valoj.
Valdismo. Doktrino k movado de la Valdanoj.