PIV · 4199
evangeli¹o
evangeli1o ✞
1 Ĉiu el la antikvaj rakontoj pri la vivo, agoj k instruoj de Jesuo; estas kvar kanonaj evangelioj k kelkaj aliaj apokrifaj: la evangelio laŭ Mateo, laŭ Marko, laŭ Luko, laŭ Johano. ☞ sinoptika. ➞ evangelilibro.
2 La tie transdonitaj instruoj de Jesuo: mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio N.
3 (f) Instruo pri iu doktrino, prezentata kiel nediskutebla vero.
evangelia
1 Entenata en la evangelioj: tio estas evangelia vorto Z.
2 Konforma al la evangelio de Jesuo: evangelia moralo; (f) evangelia tono, rigardo.
3 Protestanta: evangelia preĝejo.
evangeliisto
1 Aŭtoro de evangelio: mi povus bati la buŝojn al la kvar evangeliistoj! Z.
2 Predikanto de la Jesua evangelio: faru la laboron de evangeliisto.