← Reen al E

PIV · 4198

evaku/i

evaku/i (tr)
Malokupi lokon: evakui landon, fortikaĵon, hospitalon; la malamiko evakuis la konkeritan teritorion.
Trudi al loĝantoj foriron el sia loĝloko: la sieĝatoj evakuis la maljunulojn k malsanulojn; pro minaco de ruiniĝo, oni evakuis la luprenantojn; evakuitaj personoj.
evakuo, evakuado. Ago de evakuanto: evakuado de la vilaĝanoj el la vilaĝo.