PIV 2026 · Artikolo 3508

1Edeno

Litero E

1 Edeno
1 BIBL oazo, en kiu Adamo 1 kaj Evo vivadis pace kun ĉiuj bestoj, ĝis ili manĝis fruktojn de la arbo de la scio pri bono kaj malbono: ĉe la Edeno Dante sonĝas pri Lia, virino mirinda MNe Sin. Eden 2. ➞ paradizo, Elizeo.
2 (figurasence) edeno: Sharoukh Khan ekiris por trovi sian Edenon en Anglio MD la Okcidento trabatas la vojon, de demokratio kaj de la homaj rajtoj al la fina Edeno de universala legitimeco MD
edeno (figurasence) paradizo: li volis almenaŭ momente vidi parteton de tiu ĉi mirakla edeno FSz li loĝis apud caro, kiel en edeno G
edena
1 rilata al Edeno: la Edena ĝardeno MT la geneza mito pri la edena pomo MBo
2 (figurasence) paradiza: en edena ravego HVa la edena atmosfero estis pure supraĵa CPi