PIV · 11719
★paradiz/o
★paradiz/o
1 ב Ĝardeno fruktodona k ĝuiga: viaj kreskaĵoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj X.
2 (f) Plej agrabla loko: mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco k beleco de ĉi tiu nekonata paradizo […] Z. ➞ paradizludo.
paradiza. Rilata al paradizo: paradizaj ĝuoj.
Paradizo
1 👥 Edeno: la perdita Paradizo.
2 ✞ ☪ Loko ĉiela, kie justuloj ĝuas post morto eternan feliĉon: hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo N; li estis eklevita en Paradizon k aŭdis nedireblajn vortojn N; mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio N; la Paradizo, kiu estas promesita al la justuloj NK. ☞ Elizeo.