PIV 2026 · Artikolo 11718
paradigmo
paradigmo
1 LING aro de unuoj havantaj inter si virtualan rilaton de substitueblo: la paradigmoj de deklinacio la paradigmoj de konjugacio ➞ sintagmo.
2 SCIE aro de la principoj aŭ ideoj, kiuj karakterizas la pensadon en iu scienco en difinita tempo: la astronomia paradigmo de Ptolemeo renversiĝis, kiam Koperniko eltrovis, ke la tero rotacias kaj rondiras ĉirkaŭ la suno