PIV · 11717
★parad/i
★parad/i (ntr)
1 Laŭvice k ceremonie marŝi en revuo: la laborbrigadoj paradis sur la Ruĝa Placo; la gildo de la Pafistoj paradis tra la flagitaj stratoj.
2 Fiere k afekte elmontradi siajn elegantaĵojn: la altkvalita servistaro, kiu paradis en silkaj ŝtrumpoj Z; la abio paradu per brulantaj kandeloj Z; vi paradis per longa silka poŝtuko Z. ☞ dandi, pavi, ŝveli.
parado
1 Solena ceremonia marŝo en difinita ordo: ĉe l’ funebra iro aperu plene la parad’ milita! Z; kaŝita enterigo sen funebraj formoj k parado Z; la funebra soleno estas aranĝata en plena parado Z; reĝan enterigon ĝi havis […], oni faris por ĝi grandan paradon Z.
2 Pompa, vanta sintenado, elmontrado, celanta altiri sur sin la atenton de la publiko: en la palaco ĉio estis en festa parado Z; ŝi elŝutis veran floraĵan neĝon sur la persikarbojn, tiel ke ili staris en plena parado Z; por parado mi portas silkajn ŝtrumpojn Z; (f) li havas dentojn ne por parado Z (sed por mordi); senenhava vortparado Z.
parada. Rilata al parado:
1 en parada marŝo Z, irado Z;
2 en plena parada uniformo Z; servistoj en parada livreo Z; la imperiestro kuŝis sur sia parada lito; parada ŝtuparo; parade vivi Z.