PIV 2026 · Artikolo 2818
★dando
★ dando viro, kies precipa zorgo estas elegante observi modon: vin vestu bone, sed ne kiel dando Z ➞ birdo 2.
danda havanta la ecojn de dando: kun danda aplombo Z
dandado konduto de dando.
dandismo sistema zorgo pri la plej modernaj modoj.
fordandi tr perdi pro dandado. Sin. tradandi.
tradandi fordandi: tradandi sian monon Z