← Reen al D

PIV · 2819

★danĝer/o

danĝer/o
Proksima ebleco de malbono, malfeliĉo, perdo: la danĝero pasis Z; la patrujo estas en danĝero Z; veni, fali en danĝeron; eviti danĝeron; savi iun de danĝero Z; por ebriulo ne ekzistas danĝero Z; danĝero pendas super iu B, minacas iun B; tiam la estonteco de nia afero estos absolute ekster danĝero Z; meti iun en danĝeron de morto Z; sen danĝero de disfaloj Z; enfali en la danĝeron perdi […] Z; senti la danĝeron erari Z; nenia danĝero, ke ŝi dikiĝus!.
Tio, kio povas kaŭzi difekton, morton ks: tiu homo estas vera danĝero por la paco; roko, kiu estas danĝero por la navigado. risko.  hareto.
danĝera. Prezentanta, enhavanta danĝeron: danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe k malsaĝulo de ĉiuj flankoj Z; danĝera hundo Z, urso Z, vojo B, situacio B, malsano Z, najbaro Z, malamiko Z; danĝera por iu, al iu Z; insektetoj mortige danĝeraj por homaj estaĵoj Z; la enkonduko de iaj ŝanĝoj en la lingvon estus […] danĝerega Z.
danĝere. En danĝera maniero: koko krias fiere, sed ne danĝere Z; resti kun leono estas danĝere Z; danĝere malsana, vundita.
danĝeri (ntr) Esti danĝera: por virta orelo ne danĝeras vorto malbela Z.
danĝereco. Eco danĝera de iu aŭ io: la danĝereco de la politika situacio.
endanĝerigi. Meti en danĝeron: per tiu gesto li endanĝerigis sian karieron; endanĝerigi la vivon de piedirantoj per tro rapida stirado.
sendanĝera
Prezentanta nenian danĝeron: sendanĝera vojo B, malsano; sendanĝeraj pingloj, farboj; ĉio, kio estas utile k sendanĝere akceptebla por nia lingvo […] Z; pri tio pli sendanĝere estas silenti.
= sekura.
sendanĝereco
Nekapablo endanĝerigi: sendanĝereco de kuracilo.
Sekureco.