← Reen al K

PIV · 8011

★koket/a

koket/a. (iu) Penanta plaĉi, precipe al eventualaj seksaj partneroj, per elegantaj vestoj k logaj manieroj: esti koketa antaŭ, kontraŭ iu; koketa ĉambristino; (f) koketa okulumado. flirtema.  galanta.
kokete. En koketa maniero: ŝi ŝajnigas sin kokete naiva Z; kokete rideti B.
koketi (tr) Peni plaĉi, precipe al eventualaj seksaj partneroj, per sia eksteraĵo k konduto: koketi al iu; vane ŝi koketis la malvarman junulon B; pro tio, ke la filinoj de Cion iras kun etendita kolo k malmodesta rigardo, iras k koketas […] X; (f) artistoj kiuj koketas kun si pri sia verko, se ĝi eĉ estas malbela Z. amindumi, dandi.
koketado. Ago de iu, kiu koketas: ŝi estas teda pro siaj ĉiamaj koketadoj.
koketeco. Eco de iu koketa: majoro Plut per troa koketeco turnas sur sin la tempeston G.
koketulino Z. Virino koketa: ludi la koketulinojn (en teatro). Rim. galanteco aperas precipe en agoj k konduto, koketeco en vestoj k gestoj; el tio sekvas, ke galanteco estas precipe aktiva, koketeco precipe pasiva.