PIV 2026 · Artikolo 4968
1galanta
Derivaĵoj en la artikolo 4
1 galanta uzanta rafinitan ĝentilecon kun la deziro plaĉi al aliaj kaj akiri ilian favoron:kun danda aplombo kaj dolĉe galanta tono Z li estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey al danco Z
galanti ntr montri sin galanta kontraŭ iu. ➞ amindumi.
galantaĵo vortoj aŭ agoj de galanta viro.
galanteco eco de galanta viro.
galantulo galanta viro. ➞ kavaliro.