PIV 2026 · Artikolo 8361

kontesti

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. kontesto
  2. kontestad/o
  3. kontestebl/a
  4. kontestem/a
  5. nekontestebl/a
kontesti tr diskute malakcepti aserton, postulon aŭ establitan situacion: jen fakto, kiun vi povus malfacile kontesti li kontestis la dian devenon de la persaj reĝoj SSz mi ne kontestas, ke niaj ebloj estas konsiderindaj SPo ➞ malkonsenti, rifuzi.
kontesto, kontestado ag(ad)o de kontestanto: kontestado de la socio de konsumado
kontestebla tia, ke oni povas ĝin kontesti.
kontestema ema al kontestado: kontestemaj studentoj
nekontestebla tia, ke oni ne povas ĝin kontesti: nekontestebla pruvo